Mi pardonpetas pro mia longa neĉeesto, publikigante mian artikolon kiu aperis en la retejo de TEC (Torina Esperanta Centro) / Chiedo scusa per la mia lunga assenza, pubblicando un mio articolo apparso sul sito del Centro d'Esperanto di Torino. (http://esperanto.torino.it/nova/?p=455)
La 9an de majo mi partoprenis al interesa aranĝo, kiu okazas ĉiudimanĉe matene en Placo de la Republiko, ejo de la fama bazaro de Porta Palazzo. “Lingue in Piazza”, tiel nomiĝas ĉi tiu iniciato organizata de Progetto The Gate, estas vera lernejo en aperta loko, kie okazas kurzoj de divesaj lingvoj: itala por eksterlandanoj, hispana, araba, ĉina, rumana. La projekto estas je ĝia kvina edicio, kaj naskiĝis por helpi la integriĝon de la enmigrintoj, kaj por disvastigi la konon de la lingvoj kaj la kulturoj de iliaj devenaj landoj. Ĉi jare, aparta novaĵo estas la ĉeesto de Esperanta stando. Eĉ se malmulte da lernantoj partoprenis al la aranĝita kurseto, mi opinias ke estas tre grave por Torina Esperanto-Centro esti en tiu ĉi publika manifestacio. Fakte, pluraj homoj scivoleme rigardis nian standon, kaj kelkaj haltis por demandi kiujn ni estas, kaj pri kio ni okupiĝas. Multaj neniam aŭdis pri Esperanto, aliaj jam konis ion pri ĝi, sed ne sciis ke ankoraŭ ekzistas komunumo de parolantoj, kaj ke oni povas facile lerni ĝin per interreto aŭ ĉe la loka grupo.
Mi alparolis tiujn kiuj ŝajnis scivolemaj sed hezitis alproksimiĝi, kaj mi klopodis esti afabla kun ĉiuj, ĉar mi deziris ke la preterpasantoj, dum tiu momenteto, spertus iun bonan, ĉarman etoson. Tiu estas la plej efika maniero, laŭ mi, por aligi homojn al iu ajn grupo. Mi mem havis bonan senton, dum mia restado tie, kaj dum miaj babiladoj kun la homoj. Precipe mi rakontis al ili mian sperton, sed mi ankaŭ ĝuis aŭskulti iliajn opiniojn kaj spertojn pri lingvoj, internaciaj aferoj, interkultura komunikado, ktp. Multaj interkonsentis ke Esperanto estas interesa afero kaj mi esperas ke kelkaj el ili plu interesiĝos kaj decidos eklerni ĝin!
Il 9 maggio ho partecipato ad un interessante evento, che si svolge ogni domenica mattina in Piazza della Repubblica, sede del famoso mercato di Porta Palazzo. “Lingue in Piazza”, così si chiama l’iniziativa organizzata da Progetto The Gate, è un vera e propria scuola all’aperto, in cui si tengono corsi di diverse lingue: italiano per stranieri, spagnolo, arabo, cinese, rumeno. Il progetto è alla sua quinta edizione ed è nato per favorire l’integrazione dei migranti, nonché per diffondere la conoscenza delle lingue e delle culture dei loro diversi paesi di provenienza. Particolare novità di quest’anno è la presenza dell’Esperanto. Anche se non molti allievi hanno partecipato al piccolo corso offerto, credo che sia molto importante per il CET essere presenti in questa manifestazione aperta al pubblico. Infatti molte persone guardavano con curiosità il nostro stand, ed alcuni si fermavano per chiedere chi siamo e di cosa ci occupiamo. Molti non avevano mai sentito parlare dell’Esperanto, altri già sapevano qualcosa su di esso ma non che esiste ancora una comunità di parlanti, né che si può facilmente imparare attraverso internet o presso il gruppo locale.
Io cercavo di rivolgere la parola a coloro che sembravano interessati ma esitavano ad avvicinarsi, tentando di essere gentile con tutti, in quanto desideravo che i passanti, in quel breve momento, sperimentassero un’atmosfera buona e accogliente. Questo è, secondo me, il modo più efficace per attirare delle persone in qualsivoglia gruppo. Io stessa ho avuto una bella sensazione mentre ero in quel luogo e chiacchieravo animatamente con le persone. Principalmente ho raccontato la mia esperienza ma ho anche piacevolmente ascoltato le loro opinioni ed esperienze riguardo le lingue, le questioni internazionali, la comunicazione tra culture, ecc. Molti si sono dichiarati d’accordo sul fatto che l’Esperanto è qualcosa di interessante. Spero che qualcuno di essi coltivi questo interesse e decida di imparare questa lingua!
Nessun commento:
Posta un commento