venerdì 16 luglio 2010
Kelkaj konsideroj pri mia laboro en somera feriejo / Qualche considerazione sul mio lavoro in colonia
Dum la pasintaj semajnoj mi laboris kiel grupanimanto en somera feriejo por infanoj. Tio parte eksplikas mian longan silenton, ĉar tie mi tute ne havis la tempon por skribi… Fakte la laboraj ritmoj estis frenezaj kaj tio, kune kun ia diktatora administrado de la homaj remedoj, tre malbone influis sur mia psika kaj fisika farto. Krome, elartikiĝis mia dekstra pojno pro akcidenta falo, kaj post kelkaj tagoj mi ekmalbonfartis kaj svenis, verŝajne pro la varmego kaj la lacego... do, finfine mi interruptis mian laboron antaŭtempe, kaj nun mi ree estas hejme, febla kaj iom dolorplena. Kompatinda mi! Tamen, mi jam plibone fartas, mi sufiĉe ripozis, kaj mi estas preta por repreni miajn ĉiamajn farindaĵojn. Inkluzive verki kelkajn meditojn pri tiu ĉi sperto en la feriejo. Laŭ multaj rilatoj, ĝi estis disreviĝo por mi. Mi jam estis preta trovi medion malsaman ol tiu en kiu mi kutimas labori, malpli koncentriĝintan sur edukaj celoj kaj pli sur la “profesie aranĝita” amuzigo, sed tia eduka malriĉeco laŭ mi estas nepravigebla en ĉiu ajn agado por infanoj. Ĉefe mi ne ŝatis la organizan hipokritecon, kiu klopodis prezenti sian laboron kvazaŭ eduka projekto, kiam ŝajnis klare ke ĝia nura zorgo estas kontentigi la atendojn de gepatroj kaj de komisianta societo ne tro sentemaj, aŭ konsciaj, pri la interna kresko de tiuj geknaboj. Nu, mi ne celas nun kulpigi iun, mi nur konstatas la fakto ke estis tre malfacile por mi akcepti tian labormanieron, kaj ofte interne de mi okazis batalo. Mi klopodis sekvi la indikojn kiujn oni donis al mi, sed mia sentemo suferis. La pozitiva rezulto de tia sufero eble estis ke mi ĉiukaze sukcesis rezervi iom da tempo kaj fortoj por esti la edukistino kiu mi volas esti, kaj krei ian ligon kun tiuj adorindaj bestetoj, kiaj estis la geknaboj de mia grupo. Mi firme kredas ke la infanoj ne ĉefe bezonas majestajn kaj preciozajn amuzigilojn (kiuj tamen foje helpas). Necesas al ili adultaj gvidantoj kiuj transdoni al ili bonajn ekzemplojn, entuziasmon, imagpovon… Oni devus trakti ilin kiel homoj, kaj ne kiel marionetoj sen animo. Ilia scivolemo, ilia babilemo, ilia montro pri amo, kaj eĉ ilia malobeo dum tiuj ĉi malmultaj tagoj, konfirmis ankoraŭfoje miajn konvikojn.
In queste ultime settimane ho lavorato come animatrice in una colonia estiva per bambini. Ecco in parte spiegato il mio lungo silenzio, dato che lì non avevo certamente il tempo per scrivere… I ritmi lavorativi infatti erano frenetici e questo, unito ad una gestione dittatoriale delle risorse umane, ha influito molto negativamente sul mio stato psichico e fisico. Per di più mi sono slogata il polso destro a causa di una caduta, e dopo qualche giorno ho avuto un malore e sono svenuta, probabilmente per il gran caldo e la stanchezza… insomma, alla fine ho interrotto il mio lavoro prima del previsto ed ora sono di nuovo a casa, debole e dolorante. Povera me! Comunque mi sento già meglio, mi sono riposata abbastanza, e sono pronta per riprendere le mie attività di sempre. Incluso lo scrivere qualche riflessione riguardo questa esperienza in colonia. Per molti aspetti, essa si è rivelata una delusione per me. Ero già preparata a trovare un ambiente diverso da quello in cui sono solita lavorare, meno concentrato sugli obiettivi educativi e più sul divertimento “professionalmente organizzato”, ma una tale povertà educativa a mio parere non è giustificabile in qualsivoglia azione diretta all’infanzia. Soprattutto non ho amato l’ipocrisia dell’organizzazione, che cercava di spacciare il proprio lavoro per “progetto educativo”, quando appariva evidente che la principale preoccupazione era quella di soddisfare le attese di genitori e ente committente non troppo sensibili, o consapevoli, riguardo alla crescita personale di quei ragazzi. Va beh, non è mia intenzione adesso accusare qualcuno, sto solo constatando il fatto che è stato molto difficile per me accettare questo modo di lavorare, e che spesso si svolgeva una battaglia dentro di me. Cercavo di seguire le indicazioni che mi venivano date, ma la mia sensibilità ne era offesa. L’effetto positivo di questa sofferenza è stato forse il riuscire a riservare un po’ di tempo e forze per essere l’educatrice che desidero essere e per creare un legame con quelle adorabili bestiole, quali erano i ragazzi del mio gruppo. Io credo fermamente che i bambini non abbiano bisogno di maestosi e sofisticati strumenti di divertimento. Hanno bisogno di guide adulte che trasmettano loro buoni esempi, entusiasmo, creatività… Bisogna trattarli come persone, non come marionette senz’anima. La loro curiosità, la loro voglia di parlare, le loro dimostrazioni d’affetto e persino la loro disobbedienza durante questi pochi giorni ancora una volta hanno confermato le mie convinzioni.
Iscriviti a:
Commenti sul post (Atom)
Nessun commento:
Posta un commento