mercoledì 5 maggio 2010

Estis iam infanino kiu nomiĝas Manuela / C'era una volta una bambina che si chiamava Manuela

Kiam mi estis infano, mi ege ŝatis fabelon, kiun mia avino inventis por mi. Ĝi temis pri infanino tre bela, brava, kaj amata de ĉiuj… sed kiu havis problemon: ŝi posedis eĉ ne unu paron da ŝuoj.
Do, ŝia avino, iom koleriĝita vidinte ŝin paŝi ĉiam nudpiede,unu tagon decidis fari donacon al ŝi. Ŝi iris al ĉiuj vendejoj de ŝuoj en la urbeto, sed, por iu ŝerco de la destino, la ŝuoj kiujn ŝi aĉetis neniam estis taŭgaj.
Reveninte hejmen kaj malferminte la skatolon, ŝi ĉiam ekrimarkis ke estis iu eraro: foje ili estis tro mallargaj, alifoje ili estis tro largaj, alifoje ili estis de du malsamaj koloroj... Ŝi eĉ trovis paron tute ronĝitan de la muŝoj!
Tiu-ĉi pri la muŝoj estis sen dubo la plej amuza parto de la rakonto. Mia avinjo kutime kreis iom da suspenso je la momento kiam la skatolo estis malfermota; do, ŝajnigante grandan surprizon kaj kosterniĝon, ŝi ekkriis: "erano tutte mangià dai rat!*" Amuzege!
Je la fino de la fabelo, la avino kaj la nepino sukcesis trovi paron da ŝuoj sen difektoj, kaj ili vivis feliĉaj kaj kontentaj.
Sed tio ne estas ĉio. Ĉiufoje mi aŭskultis tiun ĉi rakonton, mi havis la impreson ke ion gravan mi preteratentais. Certe mi estis scivolema pri la fakto ke la protagonistino havu mian saman nomon, mian saman aĝon, kaj ŝi eĉ loĝis en mia sama urbeto, sed ne venis en mia kapon ke ŝi povus esti mi mem. Post dudek kvin jaroj, la suspekto pli kaj pli grandiĝas. Avinjo, diru, ĉu tiu infanino estis mi? Ĉar, vi scias, ofte okazas ke mi min sentas simile al ŝi. Mi pensas havi ĉion, sed poste mi ekrimarkas ke tio ne sufiĉas. Mi serĉas la plejtaŭgajn ŝuojn por mi, kelkfoje ŝajnas ke mi trovis ilin, sed mi tuj ekkonscias ke ili ne estas tiuj kiujn mi deziris, ke ili ne taŭgas por mi... Iuj estas nur iomete mallargaj, aliaj estas tute forĵetindaj. Do, mi min demandas: ĉu estos feliĉa fino, kiel en la fabeloj?

*"ili estis komplete manĝitaj de la muŝoj!", duone itale kaj duone en mia dialekto.


Da piccola amavo molto una fiaba che mia nonna aveva inventato per me. Parlava di una bambina molto bella, brava e amata da tutti… ma che aveva un problema: non possedeva neanche un paio di scarpe. Così un giorno sua nonna, un po’ contrariata dal vederla girare continuamente scalza, decise di farle un regalo. Iniziò a girare per i negozi di calzature del paese, ma, per uno strano destino, le scarpe che comprava non andavano mai bene.
Arrivate a casa e aperta la scatola, ci si accorgeva sempre che c’era stato qualche errore: una volta erano troppo strette, un’altra volta troppo larghe, un’altra ancora erano di due colori diversi… Ne trovarono addirittura un paio tutte rosicchiate dai topi! Questa dei topi era senza dubbio la parte più divertente del racconto. Mia nonna era solita creare un momento di suspense nel punto in cui la scatola stava per essere aperta; quindi, simulando grande sorpresa e sconcerto, esclamava: “…erano tutte mangià dai rat!”. Decisamente spassoso. Alla fine della fiaba, nonna e nipote riuscivano a trovare un paio di scarpe senza difetti e vivevano felici e contente.
Ma non è tutto. Ogni volta che ascoltavo questa storia, avevo la sensazione che mi sfuggisse qualcosa di importante. Certamente ero incuriosita dal fatto che la protagonista avesse il mio stesso nome, la mia stessa età e abitasse addirittura nel mio stesso paese, ma non mi passava neanche per la testa che potessi essere proprio io. A distanza di venticinque anni, il sospetto si fa sempre più grande. Nonna, dimmi, ero io quella bambina? Perché, sai, mi capita spesso di sentirmi come lei. Penso di avere tutto, ma poi sento che non è abbastanza. Sono alla continua ricerca delle scarpe più adatte per me, a volte mi sembra di averle trovate, ma poi mi accorgo che non erano come le volevo, che non vanno bene... Alcune sono solo un po’ strette, altre sono proprio da buttare. Allora mi chiedo: ci sarà un lieto fine, come nelle favole?

4 commenti:

Johannes ha detto...

Mi demandas min, ĉu ne estintus pli saĝa de via avino rakonti la fabelon sen la feliĉa fino, aŭ pli bone dirite kun alia feliĉa fino.

Ĉu en la vera vivo entute ekzistas tia perfekta ŝuparo? Eble multaj homoj serĉadas kaj serĉadas la perfektajn ŝuojn por si kaj poste rimarkas ke ili sian tutan vivon pasigis nudpiede. Eble estus pli saĝa kontenti pri ŝuoj iomete tro larĝaj aŭ neŝatkoloraj?

Mi fakte havas la tutmalan problemon. Ekzistas tiom multaj ŝuoj, kiuj por mi taŭgas kaj kiujn mi ŝategas, ke mi ne povas decidi kiun paron aĉeti. Mi provas havi plurajn el ili sed tio postulas ja pli da mono por ilin aĉeti. Kaj eĉ se mi havas la monon kaj pretas ĝin elspezi, pluraj ŝuparoj postulas ja pli da tempo kaj pli da energio por ilin flegi ol nur unu.

Kaj foje okazas ke mi trovas novan ŝuparon kaj ĝoje ĝin metas sur miajn piedojn. Sentiĝas bone. Sed post iom da marŝado mi ekvidas alian ŝuparon kiu ŝajnas eĉ pli komforta kaj bela. Aŭ eble ne pli komforta kaj bela, eble nur alia kaj tial interesa.

Unknown ha detto...

Mia avino estis tre simpla virino, kaj mi kredas ke ŝi, inventante tiun ĉi fabelon, ne havis en ŝia menso iun gravan metaforan signifon... :)
Veŝajne mi aldonis ĝin ĉar, laŭ mia karaktero aŭ laŭ mia edukado, mi kutimas serĉi ĉiam la perfektecon en ĉiuj aferoj de mia vivo, precipe en mi mem. Sed mi tute bone komprenas la malan vidpunkton. Fakte, tiu perfekteco ne ekzistas kaj, pli aŭ malpli, ni ĉiuj havas nian manieron por pritrakti tiun ĉi kondiĉon.

Ĉiukaze, mi feliĉas ke vi ŝatis la metaforon :)

mildareveno ha detto...

La instruo de la rakonto estas: ne achetu shuojn antau provi ilin :-)

Unknown ha detto...

eĉ se mi ne rajtus korekti... indas diri ke la ŝuoj ne estis manĝitaj de la muŝoj, sed de la musoj! kompreneble, ĉar muŝoj ne manĝas ŝuojn, ĉu ne? :-)


anche se non dovrei correggere, c'è un errore in Esperanto che ho dovuto segnalare... Le mie scarpe erano mangiate dai topi, non dalle mosche,quindi avrei dovuto scrivere "musoj", al posto di "muŝoj"... Il senso comunque si capiva, dato che le mosche non mangiano le scarpe, no?! :)