sabato 8 maggio 2010

ITAKO / ITACA (Costantinos Kavafis)

Mi tradukis tiun ĉi poeziaĵon, kiun mi aparte amas. Mi iom hezitis publikigi ĝin, ĉar mi timas ke mia traduko ĝin detruigis. Do, nur tiun ĉi fojon :), vi rajtas sendi al mi konsilojn, kaj mi ĝin korektos.
ITAKO (Kostantinos Kavafis)

Kiam vi forvojaĝos al Itako,
bondesiru al vi mem ke la vojo estu longa
fertila laŭ spertoj kaj aventuroj.
La Lestrigonojn kaj la Ciklopojn
Aŭ la furiosecon de Neptuno vi ne timu,
ne estos tia la speco de renkontoj
se la penso restas alta kaj la sento
direktas firma vian spiriton kaj korpon.
En Ciklopojn kaj Lestrigonojn vi ne trafos
Se vi ilin ne enhavas
Se la animo ilin ne kontraŭmetos.

Bondesiru al vi mem ke la vojo estu longa
Ke la someraj matenoj estu multaj
Kiam en la havenoj – finfine kaj kiom ĝoje –
Vi tuŝos la teron unuafoje:
en la fenicaj emporioj haltu kaj aĉetu
perlamotojn, koralojn, ebonon kaj ambrojn
ĉiun rafinitan varon, eĉ penetrajn aromaĵojn,
plejeble multe ebriigantajn aromaĵojn,
iru en multajn egiptiajn urbojn
lernu tiom da aferoj el la saĝuloj.

Ĉiam Itakon havu en via menso
-akiri ĝin estu la senĉesa pensado.
Precipe, ne hastigu la vojaĝon;
daŭrigu ĝin longtempe, dum jaroj, kaj, kiam oldulo,
la piedojn metu sur la insulon, vi, riĉa
pro la trezoroj kumulitaj survoje
sen esperi riĉojn de Itako.

Itako havigis al vi la belan vojaĝon,
sen ĝi vi neniam forvojaĝintus:
kion alian vi esperas?

Kaj se vi trovas ĝin mizera, ne pro tio Itako vin elrevigintus.
 
Saĝigita jam, kun ĉiu via sperto sur vi, 
Vi jam komprenintus kion Itako volas signifi.
ITACA
Quando ti metterai in viaggio per Itaca

devi augurarti che la strada sia lunga
fertile in avventure e in esperienze.
I Lestrigoni e i Ciclopi
o la furia di Nettuno non temere,
non sarà questo il genere d'incontri
se il pensiero resta alto e il sentimento
fermo guida il tuo spirito e il tuo corpo.
In Ciclopi e Lestrigoni, no certo
né nell'irato Nettuno incapperai
se non li porti dentro
se l'anima non te li mette contro.
Devi augurarti che la strada sia lunga
che i mattini d'estate siano tanti
quando nei porti - finalmente e con che gioia -
toccherai terra tu per la prima volta:
negli empori fenici indugia e acquista
madreperle coralli ebano e ambre
tutta merce fina, anche aromi
penetranti d'ogni sorta, più aromi
inebrianti che puoi,
va in molte città egizie
impara una quantità di cose dai dotti.
Sempre devi avere in mente Itaca
- raggiungerla sia il pensiero costante.
Soprattutto, non affrettare il viaggio;
fa che duri a lungo,per anni, e che da vecchio
metta piede sull'isola, tu, ricco
dei tesori accumulati per strada
senza aspettarti ricchezze da Itaca.
Itaca ti ha dato il bel viaggio,
senza di lei mai ti saresti messo
in viaggio: che cos'altro ti aspetti?
E se la trovi povera, non per questo Itaca ti avrà deluso.
Fatto ormai savio, con tutta la tua esperienza addosso
Già tu avrai capito ciò che Itaca vuole significare.

2 commenti:

Nicola Ruggiero ha detto...

Iam mi tradukis el la novgreka ĝuste tiun poemon de Kavafis kaj afiŝis ĝin en grek-esperantan dissendoliston kaj poste alia greko tradukis ĝin tre poezie (kaj ne proze, kiel mi faris...). Se mi trovos ĝin mi certe sendos al vi!

amike,
Nicola Ruggiero

Nicola Ruggiero ha detto...

Jen
http://www.bonalingvo.org/index.php/Kavafis