sabato 21 agosto 2010

FESTO 2010

Mi revenis antaŭhieraŭ de Donneville, apud Tuluzo, kie mi ĉeestis mian duan (kaj unuan eksterlande) esperantan renkontiĝon : FESTO2010!


Partopreninte al la karavano kiu alvenis de IJS, mi povis ĝui la festan etoson kaj la francan kuirarton (!) jam du tagoj antaŭe, kaj volonte aliĝis al la teamo de helpantoj bezonata pro la apartaj ĉi-jaraj loĝkondiĉoj. Fakte, la universitata domo -kie devintus okazi la aranĝo- subite rifuzis gastigi ĝin. Tio estis ja problemo, solvita de la organizantoj loĝigante la partoprenantaron en granda kampo, apud la studioj de Vinilkosmo...nu, unu amuza tendumado: mojose, ĉu ne?

Fakte, laŭ mi, la subĉiela medio iasence plibonigis la etoson, sed certe malfaciligis la mastrumadon de ĉiuj la “praktikaj rilatoj”. Tial necesis engaĝi volontulojn por prizorgi la kuiradon, la purigadon, la gardon de la loko, la deĵoro en akceptejo, gufujo, trinkejo, ktp… Mi respondecis pri la purigado de la teleraro, kaj riskis plufoje nervan elĉerpiĝon, ne tiom pro la peno de la laboro, kiom pro la sinteno de kelkaj homoj kiuj, anstataŭ helpi, ĉiam postulis aŭ plendis… Tamen, estis ankaŭ multaj homoj responsaj kaj servopretaj, kaj mi ŝatis partopreni en la kunlabora etoso, kiu kreiĝis jam ekde la komenco.

Koncerne la dumtaga programo,krom la ekskursoj, ĝenerale ĝi estis ne tro riĉa, kelkfoje improvizita, kaj la homoj kutime pasigis senstreĉe la tempon per babiladoj, klaĉoj, tablo-ludoj, ktp…

Male, la vespera programo estis eventoplena: la diverspecaj koncertoj mojosis kaj la partoprenantoj certe ĝuis kantante, dancante kaj frenezante sub la scenejo. Ankaŭ la nokto, kompreneble, estis provisita de interesaj programeroj: filmejo, diskejo, gufujo ĉe la fajro… kun tiom da elektoj, kiel oni povus dormi? Fakte, malgraŭ la frosta aero, la noktemuloj neniam mankis, kaj ĉiam sukcesis varmigi la etoson per muziko, kantoj, ludoj, alkoholaĵoj, diskutoj, ridadoj, kaj dolĉaj karesoj…



Post unu semajno, estas tempo por kolekti siajn pakaĵojn kaj, iom kontraŭeme, ĝisi unu la alian. La emocioj estas multaj, sed oni tro lacas por pensi. Plejbone fini per unu tosto, unu brakumo kaj la feliĉo travivante ion belan kune.





Sono tornata l'altro ieri da Donneville, vicino a Toulouse, dove ho preso parte al mio secondo (e primo all'estero) incontro esperantista : Festo2010! Partecipando alla "carovana" proveniente dall'IJS, ho potuto godere dell'atmosfera festosa e della cucina francese (!) già due giorni in anticipo e volentieri mi sono unita alla squadra di aiutanti, necessaria a causa delle particolari condizioni dell'alloggio di quest'anno. Infatti, la casa universitaria -dove doveva svolgersi l'evento- improvvisamente ha rifiutato di ospitarlo... un bel guaio! Problema che gli organizzatori hanno risolto facendo alloggiare i partecipanti in un grande campo, vicino agli studi di Vinilkosmo... insomma, un divertente campeggio: figo, no? Infatti, secondo me, il luogo all'aria aperta in un certo senso ha migliorato il clima, ma certamente ha ostacolato la gestione di tutti gli aspetti pratici. Perciò è stato necessario assumere volontari che si occupassero della cucina, delle pulizie, della guardia, del servizio all'accettazione, al bar, al "gufujo", ecc. Io ero la responsabile del lavaggio delle stoviglie, ed ho rischiato più volte l'esaurimento nervoso, non tanto per la fatica del lavoro, quanto per l'atteggiamento di qualcuno ĉe, invece di aiutare, non faceva che pretendere e lamentarsi... Comunque c'erano anche molte persone disponibili e dotate di buon senso, e sono stata felice di partecipare all'atmosfera collaborativa che si è creata fin dal primo momento.

Per quel che riguarda il programma giornaliero, a parte le escursioni, in generale esso è stato non molto ricco, qualche volta improvvisato, e la gente di solito si limitava a far passare il tempo senza stress con chiacchierate, pettegolezzi, giochi di società, ecc... Al contrario, il programma serale è stato pieno di eventi: i concerti, di vario genere, sono stati super e certamente i partecipanti ne hanno approfittato cantando, danzando e folleggiando sotto il palco.

Ovviamente anche la notte era fornita di interessanti possibilità: cinema, discoteca, gufujo con falò... con una scelta così varia, come si poteva dormire? Infatti, malgrado l'aria gelida, i nottambuli non sono mai mancati e sono sempre riusciti a riscaldare l'atmosfera grazie a musica, canti, giochi, alcol, discussioni, risate e dolci carezze...

Dopo una settimana, è tempo per fare i bagagli e, un po' controvoglia, scambiarsi i saluti. Le emozioni sono tante, ma si è troppo stanchi per pensare. Meglio finire con un brindisi, un abbraccio e la gioia di aver vissuto qualcosa di bello insieme.

4 commenti:

Benjameno ha detto...

Mi iomete ĵaluzas, neniam sukcesinte kapti la okazon partopreni aranĝon esperantistan eksterlande! Ŝajnas al mi, ke vi multe amuziĝis! Kiuj muzikistoj eksponis sian talenton dum la vespera programo?

Sono un po' geloso, non avendo mai colto l'opportunità di partecipare ad un incontro esperantista all'estero! Sembra che ti sia divertita un mondo! Quali gruppi si sono esibiti nei concerti serali?

Komplimentojn je via rettaglibro kaj amikajn salutojn el Kanado,

Complimenti per il tuo blog e saluti dal Canada,

Benjameno

Anonimo ha detto...

Bella ciao !

Mi piace il tuo raconto. Mi sxatas vian rakonton de FESTO. ("quanto per l'atteggiamento di qualcuno ĉe, invece di aiutare, non faceva che pretendere e lamentarsi" : qui è? Non c'è io??? :)
Dankon al la telerpurigadosxatanta ^^,gxis la revido Manuela!
Fartu bone!

Jxeremio

Manuela ha detto...

@Benjameno: jes, mi multe amuziĝis...ludis Kimo, Martin kaj la talpoj, Platano el LaPafklik, Kajto, KajTielPlu, JoMo, kaj aliaj lokaj muzikistoj...certe oni ne rajtas plendi pro la koncerta programo!

@Jxeremio: kara, vi estis la plej ĉarma el miaj helpantoj! :) Eĉ se vi ne kredis ke mi ŝatas purigi la telerojn...
Fartu bone ankaŭ vi!:)

Anonimo ha detto...

tutti vorrebbero gustare le albicocche anche d'inverno. ma dobbiamo accontentarci di miseri mandarini.
sono cose della vita