lunedì 14 giugno 2010

pri mia mallonga nederlandumo / il mio breve olandeggiare

Mi pensas ke kelkfoje indas fari ion preskaŭ tute neracian, eĉ iom riskante, do mi ne bedaŭras tiun-ĉi ferieton en Nederlando, kvankam eble ĝi ne estis la plejprudenta afero farinda en ĉi tiu momento, kvankam la vetero malhelpis mian viziton ekde la komenco, kaj kvankam nun mi fartas lacega, dolorplena, kaj iom malbonhumora pro la katastrofa reveno kaj pro mia baldaŭa nova forveturo…

Tamen, mi rakontu laŭ ordo.

La irvojaĝo iĝis tute senpena; la flugo estis trankvila, mi iom konversaciis slovake kun iu pola virino sidanta apud mi, mi sukcese atingis Bruselon, mi iom promenis tra la ĉirkaŭaĵoj de la stacidomo, eĉ se tuj ekpluvegis kaj la mallonga vagado fariĝi iom malkonforta, mi amuziĝis pro la spektaklo de iu babilema belga knabineto kiu veturis al Nederlando en mia sama kupeo, kaj finfine alvenis al Roterdamo, la unua etapo de mia vojaĝo.

Mi rekte min adresis al la Centra Oficejo de UEA, tre scivola vidi ĝin, sed mi devas konfesi ke ĝi iom min elreviĝis. Fakte, mi min atendis lokon iom pli granda kaj vigla, eble kun granda ŝildo aŭ flagon sur la pordo, male la eniro estis preskaŭ nevidebla de la strato, kaj tute aspektis kiel tiu de privata domo, tial oni estas kvazaŭ timemaj, sonorigante la sonorilon. Tamen, la respondeculo de la Libro Servo akceptis min, kaj tuj poste alvokis Alex, la volontulo de Tejo, kiu montris al mi la ejojn de la Oficejo, min presentis al kelkaj el la tieaj laboristoj, kaj donis al mi mapojn kaj utilajn indikojn por viziti la urbo. Kompreneble, ĵus elirintan de la Officeo, alia pluvego trafis min, do mi decidis pli rapide direktiĝi al la domo de mia gastiganto Tom. Serĉante ĝin, mi malkovris ke en Roterdamo oni ne povas rigardi mapon, sen ke iu haltu kaj proponu sian nepetitan helpon. Aparta kazo estis la renkonto kun unu virino kiu, kun la pretesto helpi min, babilis duonhoron kaj min rakontis sian tutan vivon. Tre interese.

Tom, mia gastiganto, estas juna kanadano, kiu loĝas en Roterdamo kaj tie laboras kiel urba dezajnisto. Mi trovis lin per la retejo www.couchsurfing.com : mi neniam antaŭe uzis tiun ĉi servo, kaj mi estis iom dubema… Tamen, li ŝajnis fidinda pro la aro de pozitivaj komentoj ĉe lia profilo kaj, krome, li entuziaste respondis al mia peto, eĉ invitante min partopreni kun li kaj liaj amikoj al ĵaza festivalo… kion plian mi povus peti? Fakte Tom pruviĝi esti ege afabla gastiganto, kaj tre bela persono, kiun indas koni. La vesperon mi pasigis kun li kaj unu lia amiko, freneza nederlandano kiu, sub la efiko de iom tro da alchoolo, la tutan tempon superŝutis min per demandoj, multaj kun seksa fono, dum Tom daŭre pardonpetis pro lia maldeco. Tamen ne mankis inteligentaj kaj brilaj paroladoj, kiuj farigis la vesperon mixon de ridoj kaj de konstuaj interŝanĝoj de opinioj.

Ĉe Tom mi ne maltrafis la okazon iom propagacii la internacian lingvon, distribuante flugfoliojn kaj multe parolante pri la kialo de mia vojaĝo, pri mia studado, kaj pri mia Esperanta vivo.

La postan matenon mi profitis de la nepluva vetero por viziti la urbon, kaj poste mi revenis al la Centra Oficejo por serĉi kelkajn librojn ĉe la libro servo, kaj foliumi aliajn ĉe la biblioteko. Posttagmeze mi iom komencis enui, kaj do mi sufiĉe frue moviĝis al Utrecht.

En Utrecht loĝas mia amiko Rogier. Li estas unu el la plej interesaj homoj kiujn mi renkontis lastatempe kaj, kiam li (mi ne scias ĉu serioze, sed kiom gravas?) invitis min al Nederlando, mi ekpensis ke certe povus indi viziti lin. Kaj certe mi ne trompiĝis. Kvankam li atentis mian vivon luante por mi biciklon (interalie tro altan por mia “itala staturo”), kaj pro tio mia "flanko B" ankoraŭ terure doloras, mi ĝuis nederlandumi kun li kaj disiĝi de mia ĉiutaga rutino por sperti alian vivmanieron. Aparte impresis min la etoso de lia universitato, kaj la "sekreta ejo kie oni rajtas senpage tagmanĝi". :) Mi iom bedaŭras ke kelkfoje, kiam mi estas eksterlande, ŝajnas al mi veni el necivilisita lando... (ĉiuj konsentos ke en Italio la homoj forportus de la manĝejoj eĉ la telerojn!). Tamen, tiu estas nur unu el la multaj sensaĵoj, kelkaj preskaŭ neesprimeblaj, kiuj restas al mi post tiu ĉi vojaĝo. Eble la longa, kaj malbonŝanca, reveno lasis al mi tro da tempo por pripensi, kaj la pensoj iom konfuziĝis. Kaj nun la homoj faras multajn demandojn al kiuj mi ne havas taŭgajn respondojn, sed tio malmulte gravas.

2 commenti:

Unknown ha detto...

Dankon pro la averto - mi forstrekos la Centran Oficejon el mia itinero! :)

Unknown ha detto...

(sed nuntempe multo sxangxigxis... nun mojosega homo laboras tie ;) )